skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: La arkitektura lingva problemo
http://skotkulturo.blogspot.com/2009/01/la-arkitektura-lingva-problemo.html
Friday, January 16, 2009. La arkitektura lingva problemo. Antaŭnelonge mi legis konferencan referaĵon kiu komparis la 17-jarcentan arkitekturon de Skotlando kun aliaj nordeŭropaj landoj, ekzemple Nederlando, Pollando, Svedio kaj Danlando. La komparo kiu pritraktis renesancajn influojn en altdomoj estis interesa; tamen, la aŭtoro bedaŭris. La mankon de artikoloj verkitaj en la angla. Pro la manko de anglaverkaĵoj lia tezo pri unikaj skotaj karakteraĵoj estis tre provizora. Posted by David at 2:39 pm.
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: January 2006
http://skotkulturo.blogspot.com/2006_01_01_archive.html
Friday, January 27, 2006. Saluton al Roberto Burns! Mi intencis honorigi la naskiĝdatrevenon de Roberto Burns, la nacia poeto de Skotlando, antaŭ 2 tagoj; tamen, estis misaĵo. Nune, penteme, mi aperigas la esperantan tradukon de Auld Lang Syne. La originala estas en la skota; tial eble la traduko helpos vin tute kompreni unu el la plej famaj kantoj en la mondo. Reto Rossetti majstre tradukis. La iamo longe for. La gekonatojn ĉu ni lasu. Ĉu ni ne pensu kare pri. La iamo longe for? Iamo longe for, karul',.
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: La Infana Raso: 3 tradukoj fare de Girvan McKay
http://skotkulturo.blogspot.com/2007/12/la-infana-raso-3-tradukoj-fare-de.html
Saturday, December 15, 2007. La Infana Raso: 3 tradukoj fare de Girvan McKay. Mi jam menciis la lingvan diversecon kiu ekzistas en Skotlando: estas la angla, la skota kaj la skotgaela. (Nuntempe, la lingvoj de Hindio, Pakistano kaj la Mez-Oriento ankaŭ fariĝas gravaj: temo por la estonteco! Kompreneble, oni devas aldoni Esperanton; ĉar ĝis estas lingvo por ĉiuj. Landoj. William Auld plejparte verkis esperante, kvankam li ankaŭ verketis (kaj bonege! Posted by David at 3:38 pm. Skotlando, United Kingdom.
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: May 2005
http://skotkulturo.blogspot.com/2005_05_01_archive.html
Wednesday, May 18, 2005. Farinte tiujn asertojn, mi ne volas subtaksi la mirinde belan ĉefurbon! Eble la plej agrabla fakto esta ke oni nur bezonas 40 minutojn por atingi Glasgovon de Edinburgo aŭ inverse. Mi povus multe pli verki pri la karaktero kaj allogo de Glasgovo, la plej granda skota urbo. (Estontece mi ekprenos la skribilon aŭ pli precize ektajpos! Nune mi volas sciigi vin pri enkonduka artikolo. Verkita de Jack Casey, ĝisosta glasgovano. Posted by David at 9:19 pm. Skotlando, United Kingdom.
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: Adam Smith kaj la nuna Krizo
http://skotkulturo.blogspot.com/2008/10/adam-smith-kaj-la-nuna-krizo.html
Sunday, October 12, 2008. Adam Smith kaj la nuna Krizo. La skoto, Adam Smith, estis la fondinto de moderna ekonomia teorio. Li komprenis la gravan rolon de la merkato; sed lia ideologio ne estis tiel dekstrema kiel multaj konservativuloj opinias; ĉar li komprenis la gravecon de la ŝtato. Adam Smith rigore analizis la tiaman ekonomian sistemom. Estas ironie, ke li poste fariĝis guruo por la dekstra, kaj liaj komplikaj argumentoj simpliĝis al banalaj sloganoj. Mi certas, ke Adam Smith samopinius!
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: Generalo Haig
http://skotkulturo.blogspot.com/2006/12/generalo-haig.html
Tuesday, December 19, 2006. Skotoj havas internacian reputacion pri militemo. En la pasinteco ili soldatis en multaj landoj: ekzemple, Rusio kaj Pollando. Unu el la kialoj sendube estis la malriĉeco de Skotlando. Kiam la parlamentoj de Anglio kaj Skotlando unuiĝis en 1707 skotoj fariĝis grava elemento en la brita militistaro: denove unu el la kialoj estis malriĉeco; tamen, ne la sola. Historiistoj ankoraŭ povas sanĝi niajn konceptojn, ĉu ne? Ni ĉiam permesu, ke ili daŭre esploru. Antaŭ ol mi eliris la ab...
skotkulturo.blogspot.com
Kulturo de Skotlando: February 2005
http://skotkulturo.blogspot.com/2005_02_01_archive.html
Saturday, February 26, 2005. Miskonceptoj abundas pri la lingvoj parolataj en Skotlando; ekzemple multaj false kredas ke la skota estas la gaela. Ankaŭ oni supozas false ke la skota estas dailekto de la angla. Multaj ne scias pri la antikveco de la skota (ĝermana lingvo) kiu alvenis antaŭ ĉirkaŭ 1400 jaroj. Bonŝance Ed Robertson verkis fascinan resumon pri la Lingvoj de Skotlando. Mi rekomendas ke vi legu ĝin. Posted by David at 1:13 pm. Thursday, February 10, 2005. Princo Karolo kaj Camilla geedziĝos.
taglibro.blogspot.com
Mia taglibro
http://taglibro.blogspot.com/2005_01_01_archive.html
Tio kion mi pensas kaj faras. Skotlando, United Kingdom. Friday, January 28, 2005. Antaŭ unu monato mi komencis uzi Mozilan Fajrfokson (anglalingve: MozillaFirefox) pro bonaj raportoj de amikoj kaj en komputilaj gazetoj. Mia sperto ĝis nun estas treege kontentiga kompare kun longa sperto kun Internet Explorer. Farfokso estas rapida, fleksebla kaj plena de elekteblaj aldonaĵoj. La evidenco indikas, ke ĝi estas multe pli sendanĝera ol Internet Explorer. Ĝin; vi rapide konvertiĝos! Posted by David : 11:58 pm.
taglibro.blogspot.com
Mia taglibro
http://taglibro.blogspot.com/2011/11/autuno-ankorau-autunas.html
Tio kion mi pensas kaj faras. Skotlando, United Kingdom. Sunday, November 13, 2011. La pasintan jaron en Skotlando vintro frue alvenis; ĝi estis severa sed ne tro longedaŭra. Ĉi-jare aŭtuno estas milda, kaj suno ne mankas. Tamen, la vintra inkubo ŝvebas ĉie. Ĉu la normo de antaŭaj jaroj alvenos kun ventoj el la Atlantko aŭ ĉu Nordio atakos la landon denove? Ĉi-vespere ĉio estas en ordo; tamen, duboj troviĝas ĉe mi, kaj mi studas la prognozon iom nervoze. Tamen, Esperantistoj ĉiam esperas!
taglibro.blogspot.com
Mia taglibro
http://taglibro.blogspot.com/2011/12/europa-unio-kaj-europo.html
Tio kion mi pensas kaj faras. Skotlando, United Kingdom. Tuesday, December 13, 2011. Eŭropa Unio kaj Eŭropo. Espereble jes. Ĉu ĝi estas burokratisma? Laŭ mi tro. Ĉu la Eŭrozono estas bona koncepto? Por kelkaj landoj, sed ne por ĉiuj. Ĉu la Eŭropa Unio estas modelo de demokrateco? Ĉu la Zono nur saviĝos kiam kelkaj malfortaj landoj eksiĝos el la klubo? Posted by David : 11:36 pm. Comments: Post a Comment.